Esperanta Civito

La Civitana Registro sub jara kontrolo


Jara kontrolo pri la Civitana Registro okazas dum ĉi tiuj tagoj, sub la respondeco de la vickonsulo pri internaj aferoj, sen. Miroslava Kirova, kun la atento de la reprezentanto de la politika opozicio, sen. Anna Bartek, kaj per la praktika realigo fare de la matrikulisto, sen. Manuela Blanco.

"La perioda jara kontrolo estas enkondukita de la nuna Kapitulo, pro la kresko de la Civitanaro kaj la bezono havi tute ĝisdatitan adresaron en kazo de balotoj, senata aŭ referenduma" klarigas c-ino Blanco. Kiel eblas ke la Esperanta Civito precize konas sian membraron, dum ekzemple TEJO ne kapablas indiki siajn datumojn? "Ni ne scias pri la Junulara, ni nur scias ke sen preciza kaj akurata matrikulo ne eblas demokratiaj elektoj, kaj ankaŭ ne eblas malkovri talentojn en la Civitanaro".

La Konsulo gratulos al la jubileantoj: la nuna dojeno estas civitano edukita en la itala, eksa juĝisto kaj eksa Civita kortumano, naskita en 1920.

[HeKo 749 3-C, 3 dec 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0169 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0603 s s