Esperanta Civito

Reala lingvotesta sesio en Andaluzio, Zamenhof-Tage


La 15an de decembro 2020, honore al la Tago de la Esperanta Kulturo kaj al la datreveno de Lazaro Ludoviko Zamenhof, en la naturamika Esperanto-Domo de Malago (Andaluzio) eblos trapasi lingvotestojn por la niveloj B kaj C de esperanto, konforme al LTSEC.

La lingvotestado okazos reale, laŭ specifa rendevuo kaj kun adekvata distanco. La interesatoj bonvolu peti la koncernajn detalojn de Esperanta Naturamikaro, komisiita de Kultura Centro Esperantista. Lingvotestistoj: d-ino Perla Martinelli kaj d-ro Giorgio Silfer.

Tranĉaĵo de la torto laŭ la recepto preferata en familio Zamenhof (la torto de Klara, kun fragoj) atendos ĉiun kandidaton, sendepende de la rezulto. La sukcesintaj testitoj aldone ricevos belan libron donace.

[HeKo 749 4-B, 4 dec 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0191 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0386 s s 
  Total: 0.0576 s s