Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio. oktobro-novembro 2020


Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari donacon aŭ legacon. La nuna analizo aperas multe post la antaŭa, pro la stazo kaŭzita de la pandemio.

UEA 672,84 -- je minus 5,50%. La konjunkturo de la Universala plu malboniĝis, malgraŭ la kostoredukto de la personaro: unuflanke la ĉefaj servoj estas likvidataj/otaj, aliflanke kreskas la deficito, unuavice pro la kostoj de AKSO kaj alio kibernetika, je kio UEA esperas kvazaŭ mirakla savilo.

TEJO 215,17 -- je plus 1,40%. La Junulara progresas en la rilatoj ekster Esperantio, sed ĝia strukturo restas fragila, precipe ekster la gvida nukleo. TEJO preskaŭ tute dependas de EU-subvencioj kaj de UEA kiel kliento (subvenciprojektoj, informadika laboro) en fermita mikroekonomio. Se daŭras tiel, UEA iĝos la maljunulara sekcio de TEJO...

E@I (sen takso) -- La entreprenon de Peter Balaz en Slovakio subtenas telematika produktado, specife por kongresaj platformoj. Tiurilate ĝi parte dependas de UEA kiel kliento; sed kiom solventa kliento ĝi estos?

SAT 140,04 -- je minus 5,70%. La reputacion de la Sennacieca vundis la kazoj de antisemitismo denuncitaj en israela kaj hebrea medioj.

FPEF 361,90 -- je plus 3,40%. La ekspansio de la stabo kongruas kun la kresko de la infrastrukturo: plia Esperanto-Domo kaj Civita legacio en Afriko.

KCE 1051,72 -- je plus 2,33%. La financoj reekvilibriĝis en 2020, kaj KCE atingis brilajn rezultojn en publikaj rilatoj kun eŭropaj instancoj.

LF-koop 306,43 -- je plus 0,80%. La produktado daŭras regule, la apartamentoj rentumadas.

PEN 197,80 -- je plus 0,74%. La esperanto-centro de PEN Internacia progresis finance, danke al nova servo (libroreviziado) kaj al la duonigo de la kotizoj pagendaj al Londono.

Esperantio atingas la finon de la hegemonio de Roterdamo.

[HeKo 749 5-C, 5 dec 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0565 s s