Esperanta Civito

Kazo de antisemitismo submetota al la Kapitulo


La Kapitulo de la Esperanta Civito entagordigis kazon de antisemitismo (laŭ la difino de Wilhelm Marr, 1873), per teksto aperinta en grava esperantista periodaĵo. La periodaĵo ne rilatas al la Pakto, sed en la kazo estas profunde envolvita ankaŭ persono kiu havas la esperantan civitanecon.

La Kapitulo ekzamenos dosieron preparitan de unu el la vickonsuloj, sed nur en la rolo de atestanto: ja la ekzekutiva povo ne rajtas plenumi la taskon de la justica, nome la Kortumo. La delikto de antisemitismo kontraŭas la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj, nome la artikolon 5 de la Civita konstitucio, kaj la koncernato estas denuncebla, se li ne faras publikan memkritikon.

Antisemitismo estas marĝena sed reala fenomeno en Esperantio, pruvanta ke la esperantistaro estas komparebla al popolo (kun ĉiuj politikaj tendencoj, eĉ kontraŭaj al la originalaj valoroj de la esperanta kulturo) pli ol movado karakterizata de specifa ideologio. Tamen por la Esperanta Civito temas pri la unua kaj sola kazo.

[HeKo 749 6-C, 7 dec 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0126 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0561 s s