Esperanta Civito

Lingvotestado en Andaluzio kaj Burundio


En la Tago de la Esperanta Kulturo 2020 okazis lingvotesta sesio de KCE, komisie de la Esperanta Civito, en Malago ĉe la naturamika Esperanto-Domo. Sen. Manuela Blanco brile atingis la B2-diplomon laŭ LTSEC. Du aliaj hispanaj kandidatoj, por C1-diplomo, jam antaŭ la ekzameno estis taksataj kiel nesufiĉaj.

En dato 7 februaro 2021 disvolviĝos lingvotesta sesio de KCE, partnere al Afrika Esperanto-Instituto, en Buĵumburo. La ekzameno fermos la 6an Afrikan Esperantologian Semajnon, rezervitan al la formado de kadroj por la esperanta popolo.

Hodiaŭ finiĝis la konkurso (per titoloj kaj meritoj) por selekti la partoprenontojn en la 6a AfrES. Estis akceptitaj dek kandidatoj, plus tri kiel anstataŭantoj en kazo de rezigno. La akceptitaj kandidatoj devenas en Burundio, Kongolando, Ruando.

[HeKo 750 2-B, 15 dec 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0882 s s(22 Requests)
  PHP: 0.1700 s s 
  Total: 0.2582 s s