Esperanta Civito

Komuna deklaro de la Verda kaj Blanka grupestroj


Kiel estroj de la Verda grupo (majoritata), respektive de la Blanka grupo (opozicia), ni scias ke la leĝodona povo en la Esperanta Civito devas kongrui kun la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj.

Negaciismo, inkluzive de la kulpigo al hebreoj pro la Holokaŭsto, nome la delira aserto ke ili meritis la ekstermon, draste kontraŭas la Deklaracion. Persono kiu subtenas tiajn tezojn ne povas esti Civita parlamentano: la Esperanta Civito ne toleras formojn de politika konformismo aŭ eĉ indiferento -- ĉe ni ne eblas epizodoj kiel en 1934, kiam membro de la nazia partio estis elektita al la estraro de Universala Esperanto-Asocio kiel vicprezidanto.

Konsekvence (manke de publika demento) ni deklaras ke neniu grupo reprezentata en la Senato konsentus pri eventuala kandidateco de la civitano (CEN-kodo M090541CR) kiu aŭtoris antisemitan artikolon en la revuo "Sennaciulo" (n-ro 3/4, marto-aprilo 2016).

Subskribis: Lorena Bellotti, Verda grupestro / Anna Bartek, Blanka grupestro

[HeKo 750 5-C, 18 dec 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0555 s s