Esperanta Civito

Svisaj finvenkistoj alvokas kontraŭ japana eldonejo


La kunprezidantoj de Svisa Esperanto-Societo (Mireille Grosjean kaj Dietrich Weidmann) dissendis alvokon por batali jure kaj amasmedie (ĉu eĉ per aikido?) kontraŭ japana entrepreno kiu "piratis la sanktan nomon" de la organo de Universala Esperanto-Asocio. La prezidanto de la Universala aliĝis al la premo tiurilate, dum Japana Esperanto-Instituto sekvas malpli sangosoifan taktikon.

Laŭ la Konsulo de la Esperanta Civito, mem japano, "la eldono de la periodaĵo ESPERANTO surprizis nin, ĉar ĝi celas informilon de la kulturoj pere de la angla lingvo. Ili kredas, ke la angla lingvo estas internacia lingvo kaj oni povas dissendi informojn kulturajn vaste en la mondon kaj por tio, la titolo ESPERANTO estus la plej taŭga simbolo/ŝlosila vorto de la gazeto. Al ni aspektas, ke ili uzas la vorton esperanto nur kiel simbolon de internacia komunikilo. Ni vidas kun intereso kiel JEI traktas tiun aferon."

Dum el Svislando fanatikaj finvenkistoj tamtamas por batalo, en Japanio oni strebas serene diskuti kun la eldonejo, eventuale enkonduki rubrikon en esperanto. Principe la problemo ne ekzistas, se la revuo de UEA havas ISSN-registron. Aliflanke, publika atentigo pri la diferenco kaj la rajtoj estus oportuna, por ke japanaj klientoj abonintaj la novan gazeton, sed eventuale ne ricevontaj ĝin, ne postulu repagon de Roterdamo...

[HeKo 750 8-A, 26 dec 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0558 s s