Raŭmistoj ne apogu tian finvenkisman kampanjon
La Konsulo MALrekomendas al la Civitaj parlamentanoj kaj al la establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito subteni tian kampanjon kontraŭ japana eldonejo, kian iniciatis Svisa Esperanto-Societo kun la apogo de Universala Esperanto-Asocio kaj aliaj finvenkismaj establoj:
Vidu la informon en HeKo 750 8-A, 26 decembro 2020.
La subjektoj raŭmisme inspiritaj bonvolu atenti pri interkulturaj demandoj kaj bonvolu lasi al Japana Esperanto-Instituto la prioritaton peti eventualan helpon, por kiu ankaŭ la Esperanta Civito (post ekzameno fare de la Kapitulo) estus afable disponebla.
Riichi Karibe, Konsulo - el Jokohamo, 28 decembro 2020
[HeKo 750 9-C, 28 dec 20]