Esperanta Civito

Adiaŭ, ho angle-lingva Erasmus!


La brita secesio ekos definitive dum la venonta semajno. Unu el ĝiaj gravaj viktimoj estas la programo Erasmus, kiun Londono forlasas, kun granda desaponto de la akademia mondo. Kun duobla konsekvenco: neniu EU-ano profitos ĝin por pasigi jaron en aŭtente angle-lingva lando, kaj neniu brito profitos eĉ groŝon el la preskaŭ dek kvin miliardoj da eŭroj en la Erasmus-buĝeto 2021-27.

Kiuj malgajnas pli multe? Dum unu jaro entute 200.000 studentoj profitas je Erasmus: nun EU perdos 17.000 britojn, dum 32.000 ne britoj iros ne plu al la granda insulo, sed al unu el la EU-landoj. Evidente Britio perdas, finance kaj... lingve: oni ne esperu lerni aliloke en la angla (krom Malto kaj Irlando), se konsideri ke eĉ en Katalunio ne eblas en la kastilia. Nur dum kelkaj monatoj ankoraŭ rezistos la jam kontraktitaj eksteruloj, trans la Maniko.

Inter la negativaj reagoj estas rimarkinda tiu de Nicola Sturgeon, skota premierino, kiu parolis pri "kultura vandalismo fare de la angla registaro". Dum Edinburgo postulas novan referendumon por sendependiĝo, Dublino antaŭmetas la manojn sur nordan Irlandon, financonte per du milionoj da eŭroj la eŭropan interŝanĝon por studentoj el Belfasto.

Konsciante ke dekmiloj da studentoj kaj kleruloj forlasos Brition, ĉefministro Johnson rapidis konfirmi la partoprenon en la programo Horizonto, kiu garantias 95,5 miliardojn da eŭroj por sciencesploraj stipendioj, dum la ekanta jarsepo. Sed kiel eniri la selektadon, neniu ankoraŭ scias: la brita akademia mondo pli esperas ol supozas ke oni imitos Svislandon, Norvegion kaj aliajn dek kvar eksteruniajn landojn.

[HeKo 751 1-E, 29 dec 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0558 s s