Esperanta Civito

Projekto de teleuniversitato ekzamenata de KCE


En la historio de Esperantio ne mankas projektoj de universitato: ĝenerale ili ĉiuj fiaskis post certa tempo, plej longe daŭris Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino (1985-2020). Pli bonŝanca, sed ankaŭ relative malsekura, la sorto de universitataj kursoj pri esperantologio kaj interlingvistiko, kiel fako aŭ katedro en eĉ renoma universitato.

Telematika universitato ne estas nova ideo: jam antaŭ trideko da jaroj okazis en Barcelono la lanĉo de "universitato en distanco". Intertempe teknologio ege progresis, kaj tiun progreson akcelis la pandemio en 2020.

En Kultura Centro Esperantista regule funkcias de multaj jaroj la tiel nomata Esperantologia Fakultato, kiu efektiviĝas kiel tutsemajna kursaro je tre alta nivelo, kun instituciaj (kutime historio de la esperanta literaturo) kaj monografiaj studoj. Nun oni proponas doni al ĝi teleuniversitatan strukturon.

En kio la projekto diferencas de la ĝisnunaj klopodoj (kaj fiaskoj)? Respondas la ĉefa proponinto, c-ano Giorgio Silfer: "Ni supozu ke reala universitato havas fakultaton pri esperantologio. Tiu fakultato proponas diversajn kursojn: la plej stabilaj disvolviĝas ene de katedro, kun konstanta profesoro; aliaj estas fakoj ene de la respektiva katedro. La kursoj okazas tra reala akademia jaro en virtuala formo. Somere dum deko da tagoj okazus reala sesio kaj ekzamenoj. La celaro de la Esperantologia Fakultato estas kaj restas la formado kaj diplomado de esperantologoj, laŭ kompleta akademia itinero."

Temus do pri kursaro ekster oficiala universitato, sed laŭ ties postuloj, tiel ke ĝi tute pretus por anekso al ties strukturo, almenaŭ teorie. La lecionoj okazus laŭ semestra kadenco, kaj disvolviĝus telematike, per Zoom. La detaloj de la projekto estas nun pristudataj, por ke la Asembleo de KCE ĝin diskutu en Ĉaŭdefono (sidejo de la Esperantologia Fakultato) 1 majo 2021.

[HeKo 751 2-B, 2 jan 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0473 s s 
  Total: 0.0617 s s