Esperanta Civito

Ambigua respondo el Japanio


Japana Esperanto-Instituto ĵus afiŝis la tradukon de letero el la eldonejo Gutenberg Orchestra, subskribita de s-ro Sugatsuke Masanobu, kaj datita 28 decembro 2020. S-ro Sugatsuke difinas sin ĉefredaktoro de 'Esperanto Culture Magazine', prezidanto kaj redaktoro de la firmao. La letero enhavas ĉi tiujn alineojn:

"Ekde januaro [2021] komencos aperi reta versio de nia magazino, kaj tie ni intencas publikigi tradukon ne nur en la japanan lingvon sed ankaŭ en Esperanton, tamen nur por parto de la magazino anstataŭ la tuto, kio kostas super nia buĝeto, bedaŭrinde. Kiel mi jam skribis, la magazino 'Esperanto Culture Magazine' aŭ libroforme aŭ rete ne celas la disvastigon de anglalingvaj tekstoj, nek tiujn de la japana aŭ Esperanto, kio povus tamen okazi flanke. La ĉefa celo de nia magazino estas antaŭenpuŝi internacian komunikadon kaj interŝanĝon de kulturo."

En alia parto de la letero s-ro Sugatsuke esprimas bedaŭron ke li ne trovis tempon kontakti Japanan Esperanto-Instituton antaŭ la lanĉo de sia revuo, kaj promesas "dediĉi esperantlingvajn paĝojn ekde la dua numero kun la helpo de JEI." La letero tute neglektas la mesaĝojn de aliaj protestintoj, unuavice Svisa Esperanto-Societo kaj Universala Esperanto-Asocio, menciante nur la nomojn de JEI kaj ĝia prezidantino.

En alia alineo, la eldonisto kaj ĉefredaktoro konfirmas ke li registris varmarkon, kaj ne intencas rezigni tion: "Ni petis registron de varmarko 'Esperanto Culture Magazine' nur en la kampo de eldonaĵoj ene de Japanio. Mi deklaras, ke per tio ni havas nenian intencon limigi eldonagadon de ajna eldonaĵo kun skribo de Esperanto. Ni volas, ke neniu en Japanio eldonu samnomajn eldonaĵojn. Ni nur sekvis la kutimon registri varmarkon por glate irigi komercon, kaj tiu registrado rilatas nur enlande."

[HeKo 751 4-A, 6 jan 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0168 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0669 s s 
  Total: 0.0837 s s