Esperanta Civito

Anglosaksoj inter secesio kaj donaldismo


La brita secesio de Eŭropa Unio geopolitike pli proksimigus Londonon al Vaŝingtono. Sed ĉu tio konvenas al la insulanoj, se konsideri tion kio okazas trans la Atlantiko?

La usona demokratio ne estis la plej modela en la mondo, sed almenaŭ esprimis politikan stabilecon, per la alternado de du partioj kaj per funkcianta federismo. Tamen post la sturmo al la kurio nomata Kapitolo evidentiĝis la ekzisto de tria partio, apud la troa mozaikeco de la demokratoj kaj la disfalo de la respublikanoj.

Verdire la donaldismo ekestis antaŭ ol Trump gajnis la elektojn en 2016: la edzo de s-ino Melania estis nur la fokuso de fenomeno, kies radikoj profundis delonge, kaj siatempe ne trovis venkantan ikonon en guberniestrino de Alasko, sed heredigis ŝiajn "tea parties" al la posteuloj. La fenomeno sin apogas nun sur la sociaj retoj kaj la nova telekomunikado, pli influaj ol mitingoj; ĝin nutras koktelo el super- kaj minuskompleksoj, patriote finvenkeska fokloro, plus komplotismo, ĝin subtenas aŭ flankumas policanoj pafemaj al nigruloj kaj religiuloj malamantaj "nigran papon".

Ĉi tiu movado, iam difinebla kiel herboradika, poste kiel malvirte virtuala, fariĝis konkreta danĝero, en socio kie almenaŭ fojon en jarcento oni murdas (gravan) prezidenton.

Ĉu Anglio vere celas privilegii dialogon kun la donaldisma Ameriko, prefere al la Eŭropo de s-ino Merkel? Eble ĉar la donaldismo pruvas kiel malforta iĝis Usono, ke ĝi meritus la apogon de la (velkinta) Brita Imperio? Kiuj vere gajnus el tio?

(Giorgio Silfer)

[HeKo 751 6-E, 8 jan 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0127 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0547 s s