Esperanta Civito

Corsetti: "Estas miraklo, se oni sukcesos savi UEA-n"


La batalo pro la pensioj de la roterdamaj oficistoj ŝajnas la lasta kordono en la interna krizo de la Universala. Marc Konijnenberg (profesie, laŭ propra difino, "flegisto de maljunaj demenculoj") ĵus demisiis kiel A-komitatano (kaj elekta komisionano) de UEA, diskonigante la sekvan klarigon:

"Samkiel ĉiuj respektindaj labordonantoj en Nederlando, UEA havis pensiprogramon por siaj oficistoj. Tamen ekde 2021 ne plu. Tio ĉi laŭ samlandano Rob [Moerbeek], mi kaj pluraj aliaj komitatanoj estas ne-akceptebla. Vundas min la fakto ke UEA neglektos sian moralan respondecon kiel labordonanto, kaj tio ke la komitato akceptas budĝeton en kiu subite mankas pensian aranĝon por la oficistoj. Laŭ mi Esperanto estu lingvo kiu celas moralecon kaj justecon, kaj UEA estu morala kaj justa labordonanto. Ĉar UEA neglektas sian moralan devon, kaj la Komitato klare neglektas sian rolon, mi bedaŭrinde sentas min devigata forlasi la rolon de Komitatano A por Nederlando."

El la tuja reago de Renato Corsetti, prezidinto de la financa komisiono en la Asocio, oni ricevas la impreson ke la situacio en Roterdamo estas pli marasma ol oni scias aŭ supozas: "Ne plu estos pensia aranĝo en la estonteco, sed la situacio de UEA estas tia, ke ne plu eblas havi pensiajn aranĝojn por la oficistoj. Estas miraklo, se oni sukcesos savi UEA-n". Kaj des pli ŝoke: "ne estos pensiaj aranĝoj, sed mi estos kontenta se entute estos oficistoj kaj ne nur volontuloj".

La kanada komitatano Guy Matte konfirmas: "La situacio de UEA estos bankrota se la Komitatanoj ne faros gravajn malfacilajn decidojn. Tio estas nia devo kaj ni ne povas nur meti la kapon en la teron kiel struto. Ni kune devas resanigi la financajn aferojn de UEA".

Laŭ la buĝeto 2021, aprobita fine de 2020 post du rifuzoj de la Komitato, la deficito reduktiĝas al 49.300 eŭroj jare; por 2018 estis definitiva deficito de centimilo da eŭroj, por 2019 de 114.000, por 2020 oni prognozis 63.000 proksimume. Kiom da jaroj restas al UEA, ĝis kompleta elĉerpiĝo de la kapitalo?

[HeKo 751 7-A, 9 jan 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0569 s s