Esperanta Civito

Esperanta Naturamikaro havas novan sekretarion


Esperanta Naturamikaro refortigis sian Komitaton okaze de la ordinara Asembleo en la naturamika Esperanto-Domo de Malago, 14 januaro 2021. Pro longa malsano de la prezidanto, c-ano Julio Herrero, c-ino Perla Martinelli transprenis la vicprezidon, kaj ŝian postenon de sekretario transprenis c-ino Manuela Blanco, nova komitatanino. La rotacio kompletiĝis per c-anoj Herman Deceuninck kaj Antonio Vazquez kiel komitatanoj.

La Asembleo aprobis la raportojn pri 2020 kaj 2019 (ĉar en marto 2020 la eksplodo de la pandemio malhelpis la kunvenon en Budapeŝto). Ĉe la financa raporto notindas ŝuldo de ENa al Pro Esperanto (preskaŭ tri mil eŭroj) pro kontribuoj al la kostoj de la Domo dum kelkaj jaroj. Krom tio, la situacio estas tre stabila.

Ĉe la agado, la foreston de prezidanto Herrero kompensis la enveno de c-ino Blanco, dum tutjara staĝo. Interalie ŝi okupiĝis pri projektoj, ricevante formadon en tiucela hispanlingva seminario, danke al la kunlaboro de nia partnera societo en Asturio, kiu helpis por la enskribo de ENa en la koncerna akreditivo ĉe Eŭropa Unio; gravaj estas ankaŭ la evoluo de la projekto "Pioniraj Urboj" kaj la trejna misio kiun ŝi plenumis en Francio, helpe de c-ino Conde Rey.

La Asembleo aprobis la atenton pri la rilatoj kun la franca naturamikaro, kies sekcioj ofte mencias la lernadon de esperanto kiel statutan celon; tio inkluzivas ankaŭ la eblon havi duan juran registriĝon por ENa en Francio.

Ekzameninte la rilatojn kun Naturfreunde Internationale, la Asembleo decidis ke, pro la forta altigo de la kotizoj (de malpli ol cent al minimume tricent eŭroj jare), ne indas transiri de la B-membreco al la A-membreco, des pli ke la sola diferenco estas la rajto eniri la internacian estraron: ambicio kiun ENa ne flegas, do aliaj administru siajn strukturajn deficitojn.

[HeKo 752 5-B, 18 jan 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0584 s s