Esperanta Civito

Unua numero de "Heroldo" en 2021


La numero 2316 (januaro 2021) de "Heroldo de Esperanto" jam atingis sian legantaron en Eŭropo. Ĝi inaŭguras la novan jaron, kaj la 97an kolekton de la jam centjara gazeto, nun monata, sed daŭre kvarpaĝa en granda formato (A3), laŭ sia tradicio. Post Teo Jung (1920-1961), ges-roj Fighiera Sikorska (1962-1996), LF-koop (1997-2016), Lexus (2017), ekde 2018 ĝin posedas, eldonas kaj administras Kultura Centro Esperantista.

Laŭ la enhavo HdE ne estas simpla informilo de KCE, kvankam en unu paĝo ĝi dediĉas multe da atento al la aktiveco de la kulturcentro kaj ĝiaj partneroj aŭ aliancanoj. Ekzemple, la unua paĝo ĉi-numere analizas la situacion en Esperantio dum la unua pandemia jaro; recenze konsideras la efikon al la neesperantista publiko de la ideo de mikroŝtato uzanta esperanton kiel oficialan lingvon (temas pri la ĵusa filmo "Insulo de la Rozoj"); meditas pri la rolo de niaj fakaj asocioj dum la nuna jarcento.

En la interno de la gazeto la novaj rubrikoj "Vizaĝlibre", "Beletro kaj socio", plus la tuta paĝego rezervita al la plej interesaj artikoloj el "Tutmondaj Voĉoj", donas fortan impulson al la kulturaj interesoj de la publiko. Certagrade HdE plenumas la gravan rolon de savanto kaj konservanto de utilaj informoj, debatoj kaj artikoloj kondamnitaj al la forgeso kaj eĉ forviŝo pro la efemereco de la virtualo.

Varbekzemplero de HdE estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio aŭ rekte tra kce ĉe esperantio.net

[HeKo 752 6-B, 19 jan 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0558 s s