Esperanta Civito

La vickonsulo pri financoj nun en Afriko


La vickonsulo pri financoj, c-ano Giorgio Silfer, atingis hodiaŭ Afrikon. Post transita etapo en Etiopio, li alteriĝis en Buĵumburo, kie post mallonga atendo en la flughaveno li trapasis teston por konstati ke li ne malsanas je tiu gripego, kiu havas jam variantojn anglan, brazilan kaj sudafrikan, sed ne estas nomebla kiel ĉina, spite al sia nerefutebla origino. Temis pri la kvara testo dum du monatoj sed, malgraŭ pago de cento da dolaroj ĉiufoje, iu monda organizo pri sano hazarde gvidata de afrikano ĝis nun ne antaŭvidis la asignon de diplomo: eble necesas dudeko da vojaĝoj por meriti la nivelon C-19.

Prof. Silfer nun kvarantenas en hotelo, de kie li liberiĝos venontsemajne. Li profitas la ŝancon por poluri sian pli ol 200-paĝan esearon "La socia historio de la esperanta popolo", kies prefacon ĵus verkis c-ano Bertil Nilsson. Krome li preparas la materialon por la 6a Afrika Esperantologia Semajno, okazonta en Buĵumburo 1-7 februaro 2021.

Ene de lia nuna misio gravas ankaŭ la elekto de la konstruo kie situos la afrika legacio de la Esperanta Civito, gastigonta interalie Afrikan Esperanto-Instituton, kiu didaktike partneras al Kultura Centro Esperantista por la nemediteranea parto de la kontinento.

[HeKo 752 7-B, 20 jan 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0462 s s 
  Total: 0.0596 s s