Esperanta Civito

Bibliotekoj demobilizataj en Benelukso


La plej gravaj biblioteko kaj hemeroteko en la belga Esperantio ĉesis ekzisti: s-ro Ronald Rotsaert ne sukcesis eviti la demobilizon de la fama fondaĵo Vanbiervliet en Kortrejko -- 8.500 libroj kaj pli ol 10.000 jarkolektoj de periodaĵoj.

La libraro iris al antverpena biblioteko, dum la hemerotekon akiris s-ro Marc Van den Bempt, kiu mem posedas grandan privatan bibliotekon en Loveno. Tamen ĉi tiu trezoro ne restos en Belgio: nova asocio, Internacia Esperanto-Arkivo, estis fondita 20 novembro 2020, kun la celo "kolekti, arkivi, protekti, administri kaj igi alireblaj librojn, revuojn kaj aliajn dokumentojn en kaj pri Eo kaj planitaj lingvoj, en sia originala formo"; kaj baldaŭ ĉio translokiĝos al Slovakio, kondiĉe ke...

Kondiĉe ke oni trovu pliajn 50.000 eŭrojn por aĉeti domon, utilan por IEA sed ankaŭ por la entrepreno E@I, kiu finfine havus propran ejon. Sed ĉu ne devus migri al Slovakio ankaŭ la Centra Oficejo de la Universala (aŭ ĝia restanta stumpo), mem kun likvidota biblioteko? Kaj kial ne uzi (preskaŭ senkoste) la vakan remizon de Esperanto-Stacio, nova Esperanto-Domo sudoriente de Berlino?

[HeKo 752 8-A, 22 jan 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0574 s s