Esperanta Civito

Forpasis civitano Jean-Jacques Lavanchy


Kun sincera doloro ni anoncas la forpason de c-ano Jean-Jacques Lavanchy, okazintan 27 decembro 2020 en Svislando, post longa malsano, dum lia 87a aĝjaro.

Instruisto en deviga lernejo, c-ano Lavanchy eklernis esperanton kune kun sia edzino en la 1970aj, kaj aktivis en la medio de Kultura Centro Esperantista, kies prezidanto li iĝis dum mallonga tempo post la morto de d-ro August Braun. Li restis membro de la Kultura Konsilio de KCE ĝis la estingo de tiu organo post statutreformo.

Konstanta apoganto de KCE kaj abonanto de ĉiuj periodaĵoj de LF-koop, c-ano Lavanchy estis la aktivulo en la olda gvardio de KCE kiu plej komprenis la pozitivan revolucion de raŭmismo. Li tuj petis (kun sia edzino) la esperantan civitanecon kaj oficis kiel kortumano dum pluraj mandatoj.

"Li estis unu el niaj plej valoraj kunlaborantoj en Svislando" deklaris c-ano Giorgio Silfer "Estu granda honoro al li kaj profunda kondolenco por lia familio". Ankaŭ la Konsulo, sen. Riichi Karibe, kondolencas nome de la Civitanaro.

[HeKo 753 1-C, 26 jan 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0578 s s