Esperanta Civito

De Roterdamo ĝis la IJK-provinco tumultoj kaj arestoj


La violento de la kaosuloj kaj la brutala reago de la polico kaŭzis centojn da arestitoj kaj da vunditoj ĉi-semajne en Nederlando, kadre de amasaj protestoj kaj tumultoj pro la kurfo kaj la trudizolo dekretitaj de la registaro fronte al la pandemio.

La nederlanda ĉefministro Mark Rutte mem jam demisiis kun sia tuta teamo, pro defraŭda skandalo kaj pro la kritikoj pri la malfrua kaj maladekvata mastrumado de la pandemia krizo. Malgraŭ tio s-ro Rutte (konata pro sia boksemo kontraŭ sudeŭropaj EU-landoj) pretas montri la muskolojn ankaŭ kontraŭ ĉi tiu ondego da kontestado.

La tumultoj okazis en multaj lokoj, inkluzive de Roterdamo (sidejo de UEA/TEJO) kaj la provinco kie laŭplane disvolviĝos la Internacia Junulara Kongreso en 2022: frakasitaj montrofenestroj, incendioj, detruo de veturiloj ktp. La tensio krevis post la enkonduko de dusemajna kurfo, ekde 21h00 ĝis 4h30.

Certe Nederlando perdis sian reputacion kiel oazo de socia trankvilo. Ne tial UEA/TEJO devus migri aliloken (ene de Eŭropa Unio), sed tia migro vekus unu malplian bedaŭron.

[HeKo 753 3-E, 30 jan 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0924 s s 
  Total: 0.1068 s s