6a AfrES: morgaŭ en la Tanganika Esperanto-Domo
Hodiaŭ matene en hotelo de Buĵumburo komenciĝis la 6a Afrika Esperantologia Semajno, kun la fizika partopreno de ok selektitaj geaktivuloj: ses el Burundio kaj du el Kongolando. Morgaŭ posttagmeze la trejnado daŭros ĉe la Tanganika Esperanto-Domo, kies ŝlosilojn ricevis c-ano Giorgio Silfer.
Fakte hodiaŭ vespere estis subskribita la trijara lukontrakto kun privatulo, kiu ebligas la kompletan uzon de vilao proksima al la Tanganiko. La trejnatoj vizitos ĝin morgaŭ (hazarde la deka datreveno de la promulgado de la konstitucio de la Kabinda Respubliko, kies dua oficiala lingvo estas esperanto).
La stelverda flago unuafoje flirtos che la nova Esperanto-Domo, kie situos Afrika Esperanto-Instituto kaj la afrika legacio de la Esperanta Civito, ekde tuj. Ilia kontoro koincidos kun ŝlosebla ĉambro teretaĝe, kie estos ankaŭ la vasta lernosalono (nomota Milana, pro multaj historiaj afiŝoj en esperanto de la Milana Specimenfoiro) kaj malpli vasta remtero apud la kuirejo.
La oficiala inaŭguro de la Tanganika Esperanto-Domo okazos ĉi-jare, supozeble en ĉeesto de la Konsulo, sen. Riichi Karibe, kaj de aliaj aŭtoritatoj.
[HeKo 753 5-C, 1 feb 21]