Esperanta Civito

Ekformata la stabo de Tanganika Esperanto-Domo


Ekformiĝas la stabo kiu gravitos ĉirkaŭ la Tanganika Esperanto-Domo. La unuaj oficoj estas jam lokalizitaj: ekonomo kiel referenca por Pro Esperanto kiel regio; vicadministranto por konektado inter Afrika Esperanto-Instituto kaj Kultura Centro Esperantista; kortisto por kontroli ĉiutage la konstruon, se neniu deĵoras tie. Kompreneble necesos ankaŭ deĵorantoj, kiuj alternos laŭ regula kadenco; ili povos veni de eksterlande, kiel okazas por la Domoj en Eŭropo.

El la tri menciitaj unu estas konsiliano de AEI, aliaj du aktivas en Islama Esperanta Klubo. Ili ĉiuj havas la esperantan civitanecon. La Domo certe enhavos ankaŭ arkivon kaj bibliotekon, tial iam necesos ankaŭ katalogisto, kies komencan rolon daŭrigos la deĵorantoj okaze de novaj dokumentoj aŭ eldonaĵoj. Aliaj oficoj rezultos de la evoluo de la tieaj instancoj: ekzemple la afrika legacio de la Esperanta Civito certe bezonos asistanton.

Por ĉiuj postenoj necesas lingvokono, atestita per LTSEC-diplomo: foje sufiĉas B1, plej ofte necesas B2; la direktoro de Afrika Esperanto-Instituto (subluanto en la Domo) devas havi C-diplomon.

[HeKo 753 6-C, 2 feb 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0542 s s