Esperanta Civito

La abeletoj zumas prepare al KEF 2022


Abeloj simbolas urbon Ĉaŭdefonon, kie meze de aŭgusto 2022 disvolviĝos la 11a Kultura Esperanto-Festivalo. "Abeletoj" estas la membroj de la teamo kiu jam de kvar monatoj aktivas por prepari la aranĝon: ilin kunvokas al semajnaj kunsidoj, parte skajpaj, c-ino Manuela Blanco.

Pluraj artistoj donis sian principan disponeblon partopreni en KEF, por muziko: la ensembloj Kajto kaj Sepa Asorti; la solistoj Anjo Amika, Chiara Raggi, Jonny M, Jean-Thierry von Bueren.

KEF proponos ankaŭ teatron kaj kinon en esperanto, diversajn atelierojn, ekskursojn, literaturan kafejon. La programo certe ne estas kompleta, sed la palimpsesto riĉiĝas de monato al monato.

La organizantoj (KCE kaj STELO) petis la aŭspicion de la Esperanta Civito kaj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo: ĝis nun nur la unua respondis, pozitive.

[HeKo 753 7-B, 3 feb 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0520 s s 
  Total: 0.0661 s s