Pro Esperanto tre aktiva kiel regio
Fondumo Pro Esperanto estas aparte aktiva ĉi-monate kiel regio, zorgante pri la flegado de diversaj nemoveblaĵoj, en Svislando, Hispanio kaj Burundio.
La elektrosistemoj de la Esperanto-Domo de KCE kaj de unu apartamento de LF-koop estas submetataj al rutina kontrolo fare de rajtigita elektristo; la naturamika domo en Malago ricevas diversajn plibonigojn kaj farban refreŝigon; la ĵus malfermita Domo en Buĵumburo bezonas kelkajn intervenojn. Ĉio okazas pere de surlokaj fakuloj; tre utila ankaŭ la helpo de lokaj Esperantianoj, kiel nia ekonomo en Buĵumburo aŭ la nunaj deĵorantinoj en Andaluzio kaj en Ĉaŭdefono.
La regio estas konsideranta ankaŭ la utiligon de la tri legacioj (en Budapeŝto, Bruselo, Stokholmo), al kiuj baldaŭ aldoniĝos kvara en Buĵumburo.
[HeKo 753 8-C, 4 feb 21]