Esperanta Civito

Fenestro al ALTE dum la Lingva Kolokvo de KCE


La 7a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 29 aprilo - 2 majo 2021, havos fenestron ankaŭ al la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (kies asociita membro KCE estas). Eblos per televidilo sekvi du segmentojn de internacia virtuala ALTE-simpozio (en la angla kun samtempa interpretado al esperanto), kiuj aparte interesas la kolokvon.

Ene de la devizo "Vivanta lingvo de vivanta komunumo" kiu karakterizas la aranĝon, diversaj prelegantoj donos siajn kontribuojn. Komuna fadeno de la unuaj du tagoj estos la lingvistika terminologio, al kiu specife kontribuis la ĵusa esperantigo de la "Cours de linguistique g?n?rale" de Ferdinand de Saussure, fare de c-ano Fernando Pita (prefaco de c-ano Alessio Sacha Giordano, provlegado de s-ro Andres Bickel).

La kolokvo, kiel ĉio ĉe KCE, disvolviĝos fizike, kun la maksimuma nombro da partoprenantoj laŭ nunaj sanitaraj normoj: dek personoj jam aliĝis (el kvin landoj), debatos, manĝos kaj dormos en la Esperanto-Domo de Svislando.

[HeKo 753 9-B, 5 feb 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0557 s s