Unua lingvotesta sesio de AEI en Buĵumburo
Afrika Esperanto-Instituto, partnero de Kultura Centro Esperantista por la nemediteranea Afriko, okazigis hodiaŭ sian unuan lingvotestan sesion, konforme al la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, bazita sur la Komuna Eŭropa Framo de Referenco.
La lingvotestado donis la sekvajn rezultojn: Christian A. Maheshe, A1; Shabani Muruta, B1; Charline Tumusifu, B1; Lucien Kagina, B2; Merci Kwibe, B2; Abdul Rahman Bukuru, C1; Oscar Nizigiyimana, C1. Tri pliaj selektitoj por la 6a Afrika Esperantologia Semajno ne atingis diplomon.
La diplomoj laŭ LTSEC estas la solaj kiuj ebligas karieri en la nova Esperantio, se la konkursata posteno postulas la posedon de diplomo.
[HeKo 754 1-B, 6 feb 21]