Esperanta Civito

Forpasis civitano Paolo Bonomi


Preskaŭ centjaraĝa, forpasis hieraŭ en Verono (Italio) c-ano Paolo Augusto Bonomi, esperantisto de post sepdeko da jaroj. Krom loke aktiva, precipe kiel lingvoekzamenisto, li estis proksima al la medio de la italaj fervojistoj, kaj rilatis ankaŭ al Esperanto Radikala Asocio.

Multjara abonanto de "Literatura Foiro", li estis inter la unuaj kiuj petis la esperantan civitanecon, oficante dum mallonga tempo kiel vickortumano. Fakte li okupiĝis pri juro, estinte ankaŭ paciga juĝisto.

Kondolencas gec-anoj Perla Martinelli, Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, kiuj persone konis kaj sincere aprezis lin.

[HeKo 754 2-C, 7 feb 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0568 s s