Esperanta Civito

Deklaro de firmao Gutenberg al Japana Esperanto-Instituto


La Firmao Gutenberg Orchestra Co. Ltd. (GO) publikigas ke, rilate al la gazeto redaktita de GO nomata "Esperanto Culture Magazine" (ECM), GO kaj Japana Esperanto-Instituto (JEI) atingis jenan interkonsenton.

1. GO akceptis la peton de JEI je la 21a de januaro kaj konsentis ŝanĝi la nomon de ECM. La nova nomo estas tia, kian GO nove proponis al JEI je la 3a de februaro 2021. Tiu formala nomo estos publikigita post la oficiala varmarko-petado fare de GO.

2. GO ankaŭ ŝanĝos la nomon de la retejo por ECM nomata "esperantoculture.com".

3. GO ĉesos malfermi retan salonon nomatan "Esperanto Culture Community".

4. Rilate la registropetadon de la varmarko de ECM, al la deklaro de JEI je la 27a de decembro 2020, GO respondis jene: Ni petis registron de varmarko "Esperanto Culture Magazine" nur en la kampo de eldonaĵoj ene de Japanio. Ni deklaras, ke per tio ni havas nenian intencon limigi eldonagadon de ajna eldonaĵo kun skribo de Esperanto. Ni volas, ke neniu en Japanio eldonu samnomajn eldonaĵojn. Ni nur sekvis la kutimon registri varmarkon por glate irigi komercon, kaj tiu registrado rilatas nur enlande. Ni denove respondas, ke la supre notitaj principoj validas ankaŭ post la nomoŝanĝo de ECM. JEI akceptis tiun denovan respondon.

5. GO deklaras, ke ĝi kunhavas grandan idealon pri la progresigo de internacia komunikado kaj kultura interŝanĝo kun JEI, kaj vartos amikan kaj kunlaboreman rilaton kun JEI.

(Subskribis Sugatsuke Masanobu, Prezidanto de Gutenberg Orchestra Co. Ltd., la 8an de februaro 2021)

[HeKo 754 4-A, 11 feb 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0477 s s 
  Total: 0.0618 s s