Esperanta Civito

Lingvotestado tra Afrika Esperanto-Instituto


Konforme al direktivo Muhlemann pri la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, Afrika Esperanto-Instituto en Buĵumburo estas institucio delegita de Kultura Centro Esperantista por lingvoekzamenoj laŭ LTSEC, en la nemediteranea Afriko.

La rajtigitaj ekzamenistoj estas c-anoj Mushoshi Birindwa, Abdoulrahman Bukuru, Oscar Nizigiyimana, Eric Nsengiyumva. Ili rajtas duope testi pri la gradoj A kaj B, ne pri la grado C (por tio necesas C2-diplomitoj, kiuj mankas en Afriko). Provizora kunordiganto de la lingvoekzamenoj estas c-ano Nizigiymana, profesie lernejestro.

Afrika Esperanto-Instituto, kiel establo aliĝinta al la Pakto, rajtas peri petskribojn por la civitaneco; sed ĝi garantios nur por la petantoj kiuj havas almenaŭ la fundamentan diplomon (nivelo A2): la enira diplomo (nivelo A1) ne sufiĉas, kongrue al la art. 2 par. 2 de Lex Valeria (pri familia juro): "La scipovo de esperanto estas atestenda per la posedo de LTSEC-diplomo A2".

AEI estas pormomente la sola paktinto kiu aplikas tiun normon ekster la parenca civitaniĝo: tion motivas la fakto, ke AEI ne havas individuajn membrojn, do ne povas garantii aŭtomate por individuaj petskriboj.

[HeKo 754 7-B, 14 feb 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0597 s s