Esperanta Civito

Tago de Denaska Lingvo diferencigas Esperantion


La Dudekunua de Februaro estas la Internacia Tago de la Denaska Lingvo (kiu ne ĉiam estas gepatra). La koncerna gazetara komuniko de prof. Humphrey Tonkin, nome de UEA, estas kulturpolitike tre interesa, ĉar ĝi neniom aludas al esperanto kiel denaska lingvo, sed esence himnas kaj jubilas al Unuiĝintaj Nacioj:

"Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2021. La celo liveri bonkvalitan edukadon al ĉiuj (la kvara el la dek sep Celoj por Daŭripova Evoluigo) postulas etoson de fido kaj subteno de ĉiuj partioj: instruistoj, studentoj, politikistoj kaj oficialaj klerigaj instancoj. Tia etoso siavice postulas, ke studentoj havu la plej bonajn situaciojn por lerni. Unuavice, tio signifas lernadon en lingvo kiun ili plene komprenas ? nome la gepatra lingvo. Unuiĝintaj Nacioj proklamis la jaron 2021 la Internacia Jaro de Paco kaj Konfido. Bona komencopunkto de tia iniciato estas lernejoj." Kaj tiel plu laŭ tiu linio (sen la intera silabo -ta-).

La Esperanta Civito, pere de sia Kapitulo, eble dediĉos ankaŭ ĉi-jare propran deklaron al ĉi tiu socilingvistike interesa evento; sed ni divenas ke la fokuso ne koncernos la Vitran Palacon en Nov-Jorko: la atenton altiros la esperanta popolo, nia denaskismo, la rolo de adopta lingvo, la indiĝenaj, minoraj kaj minorigitaj idiomoj.

Ŝatata taktiko de la antiraŭmistoj estas difini alies laboron kaj idealon "sekteca", "unuopula", "ekstravaganca", anstataŭ atenti pri la efektivaj, klaraj kaj gravaj diferencoj kun la Universala aŭ, pli ĝenerale, la finvenkismo. Ni ne incensas al UN kaj Unesko, kvazaŭ ĉio estus en perfekta ordo kun ili, kaj ili estus la orakolo de la esperanta popolo. Male ni kritikas tiujn organizojn, kaj aktivas por ilia reformo, heredinte la strategian linion de Edmond Privat, apostolo de Paco kaj de mondfederismo. Kiuj volas la incensadon, tiuj scias kie sidi; kiuj volas disvolvi la internajn valorojn de Esperantio, inkluzive de la denaskismo, kaj rigardas al la organizo de la planedo laŭ alternativa maniero, tiuj povas trovi lokon en la Esperanta Civito.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 754 6-A, 13 feb 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0575 s s