Esperanta Civito

"Literatura Foiro" kaj Giuliano Turone pri Danto


La kovropaĝoj de "Literatura Foiro" en 2021 estos dediĉitaj al la sepcentjara jubileo de la plej universala poeto: Dante Alighieri. Specifaj eseoj aperos en ĉiu numero, danke al la kunlaboro de d-ro Giuliano Turone, kiu ĵus informis pri la sekva:

"Post la donaco de mia Danteska biblioteko al la Muzeo Casa di Dante en Florenco, oni nun studas teknikan solvon kiu povu permesi, ene de la muzeo, la ret-ligon inter la la riĉaj enhavoj de la biblioteko kaj la priskriboj/komentoj/ilustraĵoj de tiuj enhavoj, kiujn abunde ofertas la retejo Dante Poliglotta. La iniciato celas profitigi la muzeajn vizitantojn (nun tre malmultaj, kaŭze de la aĉa Kovido), kiuj, vidinte la ekspozicion de la volumoj sub vitro, ŝajnas esti tre scivolemaj pri ĝiaj enhavoj."

"Se vi malfermos la hejmpaĝon (en la tri lingvoj) de www.dantepoliglotta.it, vi rimarkos, ke ekzistas nun nova sekcio nomata "2021 - LA JARO DE DANTE". Ĝi estis kreita nur antaŭ kelkaj tagoj. Tie aperas ia "gvid-paĝo", kun la foto de la florenca muzeo, kiu proponas dudek sugestojn al la muzeaj vizitantoj, por ke ili povu esplori la enhavon de la plej interesaj volumoj de la kolekto pere de tiu retejo, kiu estis kreita ĝuste por ilustri tiujn volumojn."

"El la statistikoj de la retejo (kiu estas treege vizitata tra la tuta mondo) rezultas konsiderinda intereso pri la novaĵo, kiu interalie reklamas ne nur la Superan Poeton (kiu ne bezonus tion) sed ankaŭ la Muzeon kaj eĉ Esperanton mem."

[HeKo 754 8-B, 15 feb 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0573 s s