Esperanta Civito

La subsidueco plene funkcias por Afriko


La paktintoj sindoneme helpas Afrikan Esperanto-Instituton kaj la Tanganikan Esperanto-Domon. Plej rimarkindaj estas la "helveta akso", nome Kultura Centro Esperantista kaj Kooperativo de Literatura Foiro, kiuj donacis kompletajn jarkolektojn de siaj periodaĵoj, kaj ankaŭ de raraĵoj kiel "La Revuo" kaj "La Nica Literatura Revuo". Plenaj kolektoj de revuo "Esperanto" (ekde 1918!) ankaŭ pretas por la livero.

Ne nur riĉa hemeroteko, sed ankaŭ mediateko: multaj kasedoj, diskoj kaj filmoj atingos Buĵumburon, kie la Domo disponos je la necesaj aparatoj por aŭskultado kaj spektado; malnovaj sed perfekte funkciantaj. Praktike ĝi fariĝos la sola loko en Afriko kie eblos profundiĝi en esperantologio.

Helpo venas ankaŭ de Itala Interlingvistika Centro, kies sekretario aranĝis la Facebook-paĝon, administrotan de eŭropanino kaj de (trejnata) afrikano. La ŝildo por la stratmuro de la Domo estas donacita de Esperanta Naturamikaro (la produktado en Malago kostis nur sesonon de aliaj eŭropaj landoj). Necesos ankaŭ materialo por la Domo (kurtenoj, manĝilaro, vazaro, ilarujo, elektraj aparatetoj): la kargo formiĝas per donacoj de svisaj apogantoj de KCE.

Solidari al la Afrika Esperantio eblas ankaŭ per mondonaco, tra fondumo Pro Esperanto.

[HeKo 755 5-B, 24 feb 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0225 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0458 s s 
  Total: 0.0683 s s