Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio fine de februaro 2021


Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari donacon aŭ legacon. La nuna analizo aperas tri monatojn post la antaŭa, pro la stazo kaŭzita de la pandemio.

UEA 630,78 -- je minus 6,25%. La Estraro promesis la miraklan retejon por januaro-februaro, sed alvenas marto sen sekreta armilo kaj sen cent mil eŭroj, vane elspezitaj. Malfruas ankaŭ la plenumo de la ceteraj decidoj (pri servoj kaj translokiĝo). La borsa valoro de UEA falis ĝis nur 20% de tiu en 2016.

TEJO 213,66 -- je minus 0,70%. La strategia plano, nun diskutata, ne montras grandan elanon, sed jes lakunojn kaj paradokson: en kio la Junulara povus/devus helpi la libroservon de la Universala, ekzemple? Krome oni rimarkas certan elĉerpiĝon: komisionoj kiujn partoprenis ses personoj en septembro, reduktiĝis al kvar en decembro kaj al du en februaro.

E@I (sen takso) -- La entreprenon de Peter Balaz en Slovakio subtenas telematika produktado, specife por kongresaj platformoj. Ĝia futuro dependas de la Universala: ĉu ĝi translokiĝos al Slovakio?

SAT 140,04 -- kresko je 0,00%. La Sennacieca plu eldonas interesan revuon, sed la membraro malkreskadas.

FPEF 367,54 -- je plus 1,56%. Daŭras la ekspansio de la stabo paralele al la kresko de la infrastrukturo: en Afriko la Esperanta Civito pasas tra grava testo.

KCE 1064,86 -- je plus 1,25%. La financa reekvilibriĝo en 2020 kaj brilaj rezultoj en publikaj rilatoj kun eŭropaj instancoj malfermas novajn ambiciojn, kiel la partenerecon kun Afriko kaj la telematikan universitaton.

LF-koop 308,26 -- je plus 0,60%. La produktado daŭras regule, la apartamentoj rentumadas.

PEN 200,05 -- je plus 1,14%. La esperanto-centro de PEN Internacia estas malgranda, sed tre stabila, sen la internaj konfliktoj kiuj karakterizas aliajn.

La hegemonio de Roterdamo estas finita, sed al la "raŭma revolucio" mankas la municia kontanto necesa por ĝenerala sturmo.

[HeKo 755 7-C, 28 feb 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0591 s s