Esperanta Civito

La "abeletoj" progresas en la planado de KEF


Preskaŭ ĉiusemajne telematike kunvenas la teamo preparanta Kulturan Esperanto-Festivalon 2022 en Svislando, laŭ kunvoko de c-ino Manuela Blanco. La programo pli kaj pli konturiĝas en interesa palimpsesto, kie la plej riĉa parto ŝajnas la muzika.

La inviton de la organizantoj (Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista) jam akceptis pluraj muzikistoj: kiel ensembloj, Kajto (kiu ankaŭ gvidos atelieron) kaj Sepa Asorti; kiel solistoj, Anjo Amika, Jean-Thierry von Bueren, Johnny M., Tone Moreira kaj Chiara Raggi.

Pliaj anoncitaj atelieroj estas tiuj pri pupteatro (kunlabore kun lokaj artistoj) kaj pri danco. Teatro apogos sin al kamiŝibajoj, parolago kaj dramo de Giorgio Silfer. Ankaŭ kinoklubo estas organizata.

Eventualan sinproponon bonvolu adresi al stelo ĉe esperantio.net aŭ nia redakcio.

[HeKo 755 2-B, 2 mar 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0728 s s 
  Total: 0.0872 s s