Esperanta Civito

Respekti flagon estas sinteno al interkultura demando


Ĉiu popolo kaj ĉiu kulturo en la historio sentis la bezonon adopti simbolojn por reprezenti siajn kredojn, sian fidon kaj siajn valorojn. Ŝlimigi tiajn simbolojn estas sinekdoke malrespekti la kulturon, kiu kreis ilin.

Inter la plej universale rekonitaj simboloj, la flago reprezentas popolon kaj la tutan valoron, kiun tiuj homoj esprimas, eĉ se ili ne havas propran ŝtaton. Mi do kredas, ke en iu ajn kunteksto, loko aŭ momento, insulti tiun simbolon estas mesaĝo de maltoleremo kaj manko de respekto, trajtoj ne antaŭviditaj en la esperanta mondpercepto, almenaŭ fare de la raŭmistoj.

(D-ino Lorena Bellotti, Verda grupestro en la Senato de la Esperanta Civito)

[HeKo 756 4-C, 7 mar 21]

Sen. Giorgio Silfer (Verda grupo) komentarias: Ekster la Esperanta Civito, en tuta esperantista alo mankas respekto al alies kulturo, spite al proklamita engaĝo por egaleco, indiĝenaj popoloj, lingvaj minoritatoj ktp. Tiuj aktivuloj (des pli se salajratoj de la respektiva movado) devintus lerni ne nur la akuzativon, sed precipe studi interkulturajn demandojn.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0566 s s