Esperanta Civito

Oka de Marto postulas interkulturan edukadon


La eksplodo de la pandemio, kun siaj stresoj ekonomie kaj psike, reportis al unua plano la ĉefajn problemojn de la femina kondiĉo en la mondo, nome la mankon de ekonomia egaleco kaj la fizikan perforton, kun multiĝo de feminicidoj kadre de trudizolo. Tio iom surfonigis la gravan momenton de "Mi ankaŭ", ĝuste kiam eĉ en Esperantio seksa molestado fariĝis pli aktuala.

La plej konataj kazoj koncernis denuncojn kontraŭ du ekstereŭropaj esperantistoj dum TEJO-aranĝoj en Eŭropo: IJK dum somero 2018, JES fine de 2019. Aldoniĝis indigno pro la masklismaj vortoj de rusa akademiano, aŭ precipe pro la reago de la estraro de Akademio de Esperanto tiurilate, jam en 2020. Eble nur ŝtormoj en akvoglaso (pli precize: tetaso), sed dum grava esperanto-asocio sin adresas al UN kaj Unesko per mesaĝo okaze de la Oka de Marto, pli modeste Esperantianino alparolu la esperantan popolon de interne.

La nocioj "edzperanto" kaj "kongresedz(in)o" naskiĝis jam en la 1930aj, longe antaŭ ol la junularaj kongresoj; male, pri seksa molestado oni aŭdis kaj legis nur fine de la 1990aj, kaj ĝi koncernis la konduton de samseksemulo(j), kun la koncernaj denuncoj, enketoj kaj eksiĝo(j). Laŭŝajne, nur du jardekojn poste de "junulo ĝenas junulon" la medio transiris al "junulo ĝenas junulinon"; kial ĉi tiu evoluo?

Certe ĉar junulinoj (ofte esperanto-komencantinoj) havas nun pli da kuraĝo (ankaŭ pro la ekzemplo de "Me too"), sed precipe ĉar kreskis la distanco inter la kondutoj: alivorte, kreskis la interkulturaj demandoj en Esperantio.

Kolegino Lorena Bellotti en la Senato de la Esperanta Civito ĵus rimarkigis tion rilate al tute alia temo; mi volonte transprenas ŝiajn konsiderojn rilate al ĉi tiu. Necesas dediĉi multe pli da atento al interkulturaj demandoj en niaj esperanto-kursoj, realaj kaj virtualaj: ili gravas ne malpli ol nia akuzativo kaj nia originala literaturo, kiuj ambaŭ estas esencaj. Bonan Okan de Marto 2021!

(Manuela Blanco, vickonsulo pri socialaj aferoj)

[HeKo 756 5-C, 8 mar 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0126 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0675 s s 
  Total: 0.0801 s s