Esperanta Civito

Monda San-Organizo uzas esperanton


Monda San-Organizo aperigis en sia oficiala retejo la esperanto-tradukon de sia kurso "Enkonduko al KOVIM-19: metodoj por detekto, prevento, reago kaj mastrumado", almenaŭ en la skriba parto. La kurso fakte havas ankaŭ kvinminutan filmon, kiu tamen ne disponeblas en nia lingvo (nek en kelkaj gravaj kulturlingvoj, ekzemple la itala).

La skriba parto estas terminologie interesa: kronviruso, spira viruso, infestiĝo, komunuma engaĝiĝo ktp. La tradukon provizis membroj de Universala Medicinista Esperanto-Asocio, bazante sin sur la angla teksto.

La novaĵo ekestis pro komenca kontakto de s-ro Adam Eng kaj pro la traduka/kunordiga laboro de c-ano Herman Deceuninck, helpata de kelkaj aliaj esperantistoj.

[HeKo 757 2-A, 13 mar 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0596 s s