Esperanta Civito

La pandemia viruso infektas la demokratiojn


La pandemio kaŭzas profundajn perturbojn en la ekonomio, pliriĉigante subjektojn jam riĉajn (apotekojn kaj farmacian idustrion unuavice) kaj kondukante al bankroto la sektorojn de turismo kaj de kulturo, ekzemple. Sed paralele al tio ekzistas politika uzo de la pandemio, precipe por surfonigi la kreskantan aŭtoritatismon en la tuta mondo.

En tiu kunteksto grava eraro estus malfortigi la strukturojn kiuj helpas al la disvolvo de demokratio, interalie Eŭropan Union, kvankam demokratio mem postulas ne rezigni pri justaj kritikoj. En Eŭropo la severeco de la trudizolo vekas pli kaj pli da protestoj, paralele al psikaj problemoj ĉe la individuoj; en tiel malfacila konjunkturo krevis la problemoj pro malbona mastrumado de la vakcinaj kampanjoj.

La vakcinoj distribuiĝas malsufiĉe kaj maltrafe, ne nur en landoj kiuj kutimas je publikaj misservoj (stereotipe fama estas la malbona reputacio de Italio, ekzemple rilate al la poŝto). La situacio riskas eksplodi: konfliktoj inter la kontinento kaj la secesiinta insulego, atakoj kontraŭ la Komisiono, disputoj inter la EU-membroŝtatoj. Almenaŭ unu pozitiva rezulto: neniu suspektas ke la vakcinoj mem valoras ne multe pli ol "placebo"...

"En Ruslando senprobleme funkcias stadionoj kun miloj da spektantoj, koncertejoj, restoracioj kaj aliaj amuzejoj, kaj ankaŭ publikaj servoj inkluzive de bibliotekoj. Ekzemple, ĉi-dimanĉe en la ĉefa Kaliningrada biblioteko okazis poezia festo okaze de la Monda poezia tago", skribas rusa esperantisto al okcidentano; nu, eĉ tio helpas al la evoluo favora al la aŭtoritatismo ĉe la ĝenerala opinio, kadre de la pandemio.

[HeKo 758 7-E, 26 mar 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0607 s s