Esperanta Civito

Pretas la programo de la EIE-katedro pri metodiko


Kadre de la planata Esplora Instituto de Esperantologio, la katedro pri metodiko de la esperanto-instruado estas la unua kiu sukcesis difini sian programon, danke al la laboro de kvaropa teamo ĉe Kultura Centro Esperantista.

La katedro proponas tri semestrojn, po unu en jaro: historia metodiko, aplika metodiko, pedagogio. La unua analizos la plej influajn instrumetodojn, la paralelajn legaĵojn, la specifajn eventojn. La dua okupiĝos pri lingvotestado, distanca metodiko, merkatniĉaj metodoj, interkulturaj demandoj kaj strukturoj. La tria ekzamenos la evoluon de du- kaj plurlingvismo, denaskismo, lerneja kaj hejma instruadoj, porinfana literaturo.

La teamo, konsistanta el eŭropanoj, havos post Pasko skajpan kunsidon kun la C1-diplomitoj de Afrika Esperanto-Instituto, por konfrontiĝi pri diversaj detaloj kaj garantii transkontinentecon al la programo, submetota al la Asembleo de KCE, 1 majo 2021.

[HeKo 759 9-B, 29 mar 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0578 s s