Esperanta Civito

Simboloj kaj diab[o]loj en Heroldo 2319


Per artikoloj, debatoj, intervjuoj la aprila numero de "Heroldo de Esperanto" (2319) prezentas vervan panoramon de la nuna Esperantio.

La flago estas simbolo, tio estas "unuigilo": kiu malrespektas la flagon de Esperantio, tiu transiras al la flanko de la diab[o]lo, kaj favoras malunuecon, kontraŭan al la esperanta popolo. La lingvo estas simbolo: kiu rompas la Fundamenton, tiu forlasas la simbolon (oni komparas la decidojn pri "ri" fare de la Lingva Komitato kaj fare de la Akademio). Kaj ankaŭ la unueco de la homaro estas simbolo: finvenkisto kiu akceptas rasismon atakas tiun simbolon, dum raŭmistoj ĝin defendas.

Tre interesaj estas la dua parto de la intervjuo de c-ano Alessio Sacha Giordano al prof. Federico Gobbo, kaj la debato pri uranismo, kun atakoj de obseditoj kaj konkreta produktado de la atakato. Geopolitike tre interesa ankaŭ la intervjuo pri Azerbajĝano el "Tutmondaj Voĉoj".

La gazeto enhavas plurajn aliajn novaĵojn pri la esperanto-mondo. Monata informilo de Kultura Centro Esperantista, ĝi estas mendebla tra kce ĉe esperantio.net aŭ ankaŭ nia redakcio.

[HeKo 759 3-B, 1 apr 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0619 s s 
  Total: 0.0761 s s