Esperanta Civito

Roterdamo ne plu pufigas siajn membronombrojn


La aprila numero 2021 de "La Ondo de Esperanto" detale okupiĝas pri la kvanto de la UEA-membraro, kun negativa preamblo: "Estas atentinde, ke sur la fono de la suma stabileco la plej enspeziga membrokategorio Membro-Abonanto (MA) daŭre ŝrumpas: 1.238 en 2017, 1.134 en 2018, 1.033 en 2019, kaj nur 933 en la pasinta jaro 2020. Ĉi tiu nombro estas nur kvarono de la rekordo el la fora jaro 1991a, kiam en UEA estis 3.954 MAoj." Nu, en 1933 estis eĉ la dekoblo de la nuna individua membraro, kaj la tuj postan jaron perdiĝis 33%...

Komitatano B (ĉu B kiel bedaŭrinde? ne, kiel Buller) iom obsede deziras scii kiom da membrecoj estis donacitaj per fondaĵo Canuto, kaj vicprezidanto Fernando Maja replikas: "Ĉu vi kredas, ke UEA devus reveni al la niveloj de ĉirkaŭ mil kanutanoj jare, kiel praktikite antaŭ jaroj, anstataŭ la nuntempaj malpli ol duonmilo da kanutigitaj membroj?"

Renato Corsetti, estrarano kaj eĉ prezidanto en epoko de pufigado de membronombroj, konfirmas: "Mi ne estis la demandito, sed mi certe pensas, ke jes. Sed io alia turmentas min: en Lisbono post granda diskuto la Komitato aprobis novan kotiz-sistemon, kiu tiam ŝajnis plijustigi la aferon kaj solvi grandparte la problemon de aliĝoj al UEA en malriĉaj landoj. Ĝi certe teorie plijustigis la sistemon, sed la esperitaj membroj el malriĉaj landoj ne aperas grandkvante."

La nuna estraro de la Universala (kaj ĝia direktoro) almenaŭ unu meriton havas: ili ne pufigas la membronombrojn (des pli ke estus facile amase kanutigi afrikanojn, per la nunaj tarifoj); en PIV tio registriĝas kiel honesteco. Por doni al Cezaro tion kio estas al Cezaro: la malpufigo (aŭ malblufigo) ekis tuj post la emeritiĝo de Osmo Buller, fakte estis unu el la riproĉoj kontraŭ lia posteulino...

[HeKo 759 4-A, 2 apr 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0661 s s 
  Total: 0.0803 s s