Esperanta Civito

La pandemio mantelas kreskantajn protestojn


Multiĝas la preskaŭ ĉiutagaj manifestacioj, kiujn la bultenoj pri la pandemio kovras kvazaŭ mantelo, precipe kiam ne temas pri protestoj mem kontraŭ la ĉina gripo kun variantoj angla, brazila aŭ sudafrika, nek pri kontraŭdiraj informoj rilate vakcinadon per produktoj usonaj, rusaj, ĉinaj, angle-svedaj...

La plej gravaj restas la manifestacioj en Azio, precipe en Birmo, kie centoj da personoj, inkluzive infanojn, estis murditaj de la puĉintaj armeanoj. Politike gravaj la pacaj demonstracioj de miloj da opoziciantoj en Belorusio, kie la prezidento anoncis baldaŭan demision. Tre rimarkinda la situacio en Britio, kie amasoj kontestas novan leĝon atribuantan pli da povo al la polico.

Specife direktitaj kontraŭ la restriktoj al la individua libereco pro la pandemio estas la protestoj en Germanio kaj eĉ Svislando (kun kolizio inter la amaso kaj la polico, en San-Galo). En Parizo la protestoj enfokusiĝas ĉe la spektaklolaboristoj (duone nudaj geaktoroj, laŭ Femen-stilo), dum en Italio la plej furioze senesperaj ŝajnas la restoraciistoj. Kaj tiel plu.

La pandemio ankoraŭ helpas milde cenzuri informojn, jam ne plu komplete kaŝeblajn.

[HeKo 759 6-E, 5 apr 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0660 s s 
  Total: 0.0803 s s