Atelieroj en Kultura Esperanto-Festivalo 2022
Hieraŭ la teamo de la Abeletoj difinis tri atelierojn dum la venontjara Kultura Esperanto-Festivalo en Ĉaŭdefono (10-15 aŭgusto 2022), organizata de Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista.
La unuaj tri atelieroj estos tuttaga pri pupteatro, ĉe loka ensemblo, plurtaga pri jogo zorge de Patrick Boursicot, kaj plurtaga pri Yumehio-masaĝado zorge de Katalin Farago.
Intertempe al la jam tre riĉa muzika programo aldoniĝis la poliglota kantisto JoMo el Tuluzo. Krome oni ekzamenis la unuajn prelegproponojn, kaj oni akceptis tiun de Florence Sans, pri trijara vojaĝo tra la mondo de kvinopa esperantlingva familio.
Ĉe teatro, Svislando akiros gravan rekviziton por la parolago de Giorgio Silfer "Invit' al Njugatesko": la scenografia kontribuo de Katalin Ronai estos vendita al KCE, kaj la pupoj reprezentantaj la tutan verkistaron de "Nyugat" en literatura kafejo, kun bela gigantografio, estos admireblaj en la Esperanto-Domo.
[HeKo 759 7-B, 7 apr 21]