Esperanta Civito

De centra oficejo al centra ofiTejo


Kiom da dungitoj en Nieuwe Binnenweg 176? Post lastatempa emeritiĝo estus du unuoj kaj duono, inkluzive de telelaboranta direktoro. El deko da personoj en la glora epoko, restus vere malmultaj. Ĉu vere?

La Junulara deklaras en sia jarraporto ke ĝi havas kvin dungitojn: plentempa oficisto pri komunikado (tutjare), duontempa oficisto pri subvencioj (tutjare), 82,5%-tempa kunordiganto de CO-volontuloj, oficisto de UEA kaj TEJO (tutjare), plentempa oficisto pri eksteraj rilatoj de UEA kaj TEJO (tutjare, tamen en Bruselo), plentempa oficisto pri AKSO (tutjare).

Pli precize: "Dum la jaro TEJO dungis entute kvin oficistojn por kvin postenoj. Ĉiuj oficistoj restis de antaŭaj jaroj kaj laboras por TEJO laŭ daŭrantaj kontraktoj. Krome, por plenumi la kontrakton kun UEA pri la AKSO-projekto, de oktobro 2019 ni dungis eksan volontulon por daŭrigi la laboron de tiu projekto. [Ĝia] plulaboro estis financita de la kontrakto kun UEA pri AKSO." Kaj aldone pluraj volontuloj rekrutitaj per EU-instancoj.

Ĉu la Centra Oficejo evoluas al centra ofiTejo? Kaj la Universala iĝos la maljunulara sekcio de TEJO? Eble. Kaj espereble la interna opozicio gvidata de B-komitatano ne denuncos la Junularan ĉe EU-instancoj, eventuale per nordeŭropa skandalgazeto.

[HeKo 759 8-A, 8 apr 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0386 s s 
  Total: 0.0539 s s