Esperanta Civito

Milita risko de Belfasto al Kievo


Norda Irlando kaj specife Belfasto refalas en la riskon de civila milito. La ĵusaj gravaj perturboj en la nordirlanda ĉefurbo (interalie sidejo de la venonta Universala Kongreso de Esperanto) originas el problemoj lige kun la brita secesio el Eŭropa Unio, sed la konflikto inter la partioj havas antikvan, profundan radikon.

Alia ĉi-somera kongreso (tiu de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) disvolviĝus en la ĉefurbo de Ukrajno, kies rilatoj kun la najbara Rusio delonge evoluas rande de abismo.

Se la irlanda demando estas precipe interna afero, la ukrajna jam estas internacia. En Britio estas tasko de Londono revenigi trankvilon en Belfasto, dum en Ukrajno necesas la interveno de la internacia diplomatio.

Ju pli progresas la kampanjoj de vakcinado kontraŭ la pandemia viruso, des pli refokusiĝas la malnovaj konfliktoj, kvazaŭ la pandemio survojus al sia fino kaj la planedo al politike malstabila destino.

[HeKo 759 9-E, 9 apr 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0576 s s