Invito al CNUCED/UNCTAD
La Esperanta Civito estis oficiale invitita al la 4a Internacia Renkonto de la Konferenco de UN pri komerco, ekonomio kaj evoluigo, okazonta en Nov-Jorko meze de novembro 2007.
La invito fontas el la fakto ke la Civito aliĝis al la Monda Socia Forumo en Najrobo (nek UEA nek SAT aliĝis, nur subvenciis individuan partoprenanton) kaj estis invitita ankaŭ al la Tago de Internacia Kooperado en Ĝenevo, meze de septembro 2007. En Najrobo la Civito havis standon kaj partoprenis per delegacio gvidata de sen. Dieter Rooke. En Ĝenevo ĉeestis la Konsulo mem.
Esperantianoj en Eŭropo kaj Ameriko, kiuj deziras konkrete kunlabori kadre de la internacia kooperado, bonvolu sin proponi tra nia redakcio, kiu rilatigos ilin kun la Kapitulo.
[HeKo 9-C, 4 okt 07]