Esperanta Civito

Nek junulara nek universala kongresoj en 2021


"Mi bedaŭras informi vin ke en nia lasta kunsido la estraro de TEJO decidis ne gastigi la fizikan IJKn 2021. Ni scias ke malfacilas antaŭvidi la situacion fine de julio, sed ĉio indikas ke daŭre sufiĉe malfacilos vojaĝi eksterlanden" ĵus anoncis Carlos Pesquera Alonso, vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Nenia aludo pri la ŝvebanta milita stato en Ukrajno, sidejo de la kongreso: kulpus nur la pandemio.

UEA ŝajnas pli kuraĝa: la Universala Kongreso en Belfasto ne estas nuligita, ĝis nun. Krom la pandemio, oftaj surstrataj perturboj karakterizas la nordirlandan ĉefurbon, praktike pli danĝeran ol Kievo.

Du senkongresaj jaroj povas forte kreskigi la deficiton de UEA kaj ĝenerale deprimi la kongreseman membraron. Al UK kaj IJK endas aldoni la konferencon de ILEI en Benino, apenaŭ partoprenotan de eksterafrikanoj. Rezistas la SAT-kongreso en Bjalistoko kaj precipe la semajnoj en kulturcentroj, unuavice KCE en Svislando kaj Greziljono en Francio.

[HeKo 760 4-A, 12 apr 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0596 s s