Esperanta Civito

LF-redakcio: unua fojo por Giordano kaj Binaghi


La redakcio de "Literatura Foiro" kunsidos en la Esperanto-Domo de Svislando, 29 aprilo 2021, sub la kunordigo de la ĉefredaktoro, c-ino Perla Martinelli. Partoprenos reale la ĉefredaktoro kaj la redaktoroj pri kino (Conde Rey), teatro kaj historio (Giorgio Silfer), minoraj literaturoj (Alessio Sacha Giordano), komikso kaj kartuno (Daniele Binaghi). Virtuale partoprenos la redaktoroj pri (plan)lingvistiko (Fernando Pita) kaj recenzoj (Carlo Minnaja).

La plej longdaŭra revuo en la esperanta literaturo estos la ĉefa tagordero en la Asembleo de LF-koop, tri tagojn poste, pro la decido pri la propono de nova ĉefredaktoro ekde januaro 2022.

Unuafoje partoprenos la du novaj redaktoroj (Giordano kaj Binaghi), ambaŭ edukitaj en la itala lingvo, kiel la plejmulto de la redakcio. Ilia rolo estos difinita dum la kunsido.

LF (ne konfuzenda kun LibFol) atingos la numeron 311 en junio, kaj en oktobro trafos la solan rekordon kiu mankas al ĝi: la plej altan kvanton da papere eldonitaj numeroj de literatura periodaĵo (por "Fonto" estis 312).

([HeKo 760 9-B, 17 apr 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0861 s s 
  Total: 0.1000 s s