Esperanta Civito

Ekas la misio de sen. Lovric en Afriko


Sen. Tihomir Lovriĉ, membro de la opozicio en la Civita Parlamento, samtempe aktivulo en Civila Esperanta Servo (rango: pacisto), atingis Afrikon, kie dum tuta monato li deĵoros ĉe la Tanganika Esperanto-Domo.

La organiza celo de lia misio estas kreskigi la rezidindon de la Domo, kiu necesas mebligon kaj ioman flegadon. La politika celo estas la demokratia kontrolo de la opozicio pri la investado de la Civita "banko", inkluzive de preparo por la starigo de Afrika Legacio.

En ĉi-lasta necesas atendi la dekreton de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. La dekreto fiksos la taskojn de la legacio, ĝian jurisdikcion (la tutan kontinenton, kun aŭ sen la mediteraneaj landoj?), la ligojn kun la diversaj establoj kaj instancoj (ekzemple kunlaboron pri la afrikaj aliĝintoj al UNPO).

La restado de pacisto Lovriĉ en Buĵumburo motivas ankaŭ reanalizon pri la rolo de Civila Esperanta Servo. Naskite kiel interna laborgrupo laŭ dekreto Conde Rey (januaro 2016), CES evoluis dum la jarkvino, tiom strukture kiom statuse. Interalie ĝi ne dependus plu de la vickonsulo pri financoj, sed de tiu pri socialaj aferoj. Pri tio diskutos ĉi-semajne la Kapitulo.

[HeKo 761 2-C, 20 apr 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0457 s s 
  Total: 0.0615 s s