Esperanta Civito

Prudento en la ekspansio de la membraroj


La esperanto-movadoj kutime revas pri membrara kresko: parte pro ilia financa strukturo, bazita sur la kotizaro (tiel por la Universala kaj la Sennacieca), parte pro la kondiĉoj de la subvenciado el Eŭropa Unio, kiuj trudas al blufado pri la nombroj (tiel por la Junulara).

Tian kutimon ni ne volas kondamni, sed certe ni malrekomendas al la establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito, precipe se ili posedas aŭ eĉ proprietas gravan kapitalon, ekzemple nemoveblaĵon. Tio estas jam la kazo de KCE, LF-koop, Esperanta PEN, Feminisma Esperanta Movado, Esperantista Kulturdomo "D-ro Ivan Kirĉev", Esperanta Naturamikaro, Afrika Esperanto-Instituto...

Antaŭ ol akcepti novajn membrojn, la koncernaj establoj certiĝu pri la kongrueco inter iliaj intencoj kaj la statutaj celoj, kaj informiĝu pri ilia pozitiva sintenado al la Esperanta Civito (kvankam la civitaniĝo tute ne estas deviga). Ĉe ni kvalito pli gravas ol kvanto, solventeco kaj celkonscio pli gravas ol nombro.

Ĉi tiun rekomendon subskribas la vickonsulo pri financoj kaj la prezidantino de fondumo Pro Esperanto.

([HeKo 761 5-C, 25 apr 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0565 s s