Esperanta Civito

EU-Parlamento ratifas la britan secesion


Ŝvebadas la nigra nubo de sanga konflikto en Norda Irlando, dum la Parlamento de Eŭropa Unio fine ratifas la akordon pri la brita secesio. Unu el la konsekvencoj de tiu ratifo estas, ke la uzo de la angla kiel oficiala EU-lingvo fariĝas nelegitima.

Pri tio speciale agitiĝas "Esperanto" Radikala Asocio, la esperantista ripo de la transnacia Radikala Partio. Sian vidpunkton ĝi esprimis per letero al la prezidantino de la EU-Komisiono, 3 marto 2021: https://era.ong/eo/kontraulegeco-de-restado-de-la-angla-en-europa-unio-jura-letero-de-era-al-la-komisiono/

Per neformala mesaĝo, ERA ĵus demandis al la Esperanta Civito ĉu ĝi partoprenus en apelacio ĉe la Eŭropa Justic-Kortumo. La tuja respondo estis la transdono de la demando al la Konsulo, responsa pri eksteraj rilatoj.

ERA forte kritikas la Universalan kaj ĝiajn landajn asociojn pro inerteco rilate al la problemo. Tiu inerteco fakte izolis politike la radikalulojn, ene de Esperantio. La propono al la Esperanta Civito celus ankaŭ rompi tiun izolon.

([HeKo 761 7-E, 27 apr 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0569 s s